Gramatiko?

Hillari Hunter Hillari Hunter (0) 2013/06/08に投稿

Kio estas la plej facila maniero por memori kiam uzi la "n" finaĵon?

回答

1

Jen ligo al pli detala priskribo, se vi ankoraŭ ne trovis PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/bazaj_reguloj.html

音声

コメント

0

Zamenhof fakte permesis diversajn uzojn de la n-finaĵo krom la objekta uzo por faciligi ties uzon. Plej simpla regulo verŝajne estas ke oni uzu la n-finaĵon por ĉio memstara _krom la subjekto_. Estas kutimoj en aliaj lingvoj ne uzi prepozicion en aliaj lingvoj kie oni en Esperanto uzu prepozicion aŭ la n-finaĵon laŭvole. Zamenhof tamen rekomendis eviti trouzon de akuzativo kaj uzi prepoziciojn por tion efektivigi.

音声

コメント

0

Saluton! Bedaŭrinde mi pensas ke ne estas simpla truko por memori kiam uzi la akuzativon. Tamen mi pensas ke post iom da tempo oni alkutimiĝas al ĝi kaj ĝi poste ŝajnas tute natura.

La plej oftaj kazoj kiam oni uzas la akuzativon povas esti:

1. Ĉe la subjekto de frazo. Do kiam estas du substantivoj en frazo kun verbo, kutime unu el la aĵoj faras la agon kaj la alia ricevas la agon. Tiu kiu ricevas la agon bezonas la akuzativon. Ekzemple en la frazo ‘la kato ĉasas la muson’, la ago estas ĉasi kaj la aĵoj estas la kato kaj la muso. La muso estas ĉasata, do ĝi ricevas la agon kaj tial ĝi bezonas la akuzativon.

La vortordo en tiu frazo teorie ne gravas, do oni povus diri ‘la muson ĉasas la kato’ kun la sama signifo. Sed plej ofte oni uzas la alian vortordon.

Escepto de tio estas la verbo ‘esti’, ĉar la dua substantivo en tiu kazo ne estas la subjekto. Do oni ĝenerale ne uzas la akuzativon post esti. Ekzemple, ‘kato estas besto’.

2. Por montri direkton. Oni povas uzi la akuzativon post prepozicio se tiu prepozicio kutime ne indikas moviĝon por aldoni direkton.

Ekzemple, kun la prepozicio ‘en’ oni povus diri aŭ ‘la muso kuras sub la tablo’ aŭ ‘la muso kuras sub la tablon’. Sen la akuzativo, ĝi ne montras direkton, do tio signifas ke la muso estis jam sub la tablo antaŭ la ago kaj kuris restante sub la tablo. Kun la akuzativo ĝi signifas ke la muso ekkuris estante for de la tablo kaj post la ago ĝi estis sub la tablo.

3. Por anstataŭigi prepozicion. Kelkfoje oni povas uzi la akuzativon por mallongigi frazon kiu alikaze havus prepozicion. Plej ofte oni uzas tion por montri tempon ĉar la prepozicio kiun oni uzu estas pli nuba. Ekzemple, oni povas diri ‘mi vidos vin je lundo’, sed plej ofte oni uzas la akuzativon por eviti la prepozicion kaj diras ‘mi vidos vin lundon’.

Kelkfoje la akuzativo estas surpriza ĉar ĝi estas uzata en mallongigo de pli longa frazo. Ekzemple kiam oni diras ‘saluton’ oni ĉiam uzas la akuzativon. Supozeble tio estas mallongigo de io kiel ‘mi diras al vi saluton’.

Tia mallongigo ankaŭ povas aperi post konjunkcio. Ekzemple en la frazo ‘mi ŝatas vin pli ol ŝin’, la akuzativo estas bezonata ĉar ĝi efektive estas mallongigo de ‘mi ŝatas vin pli ol [mi ŝatas] ŝin’. Se oni diras ĝin sen la akuzativo ĝi havas alian signifon kaj ĝi povus esti mallongigo de ‘mi ŝatas vin pli ol ŝi [ŝatas vin]’.

Tamen mi pensas ke la ĉefa regulo pri la akuzativo estas ne timi erari pri ĝi. Ĉiu esperantisto fuŝas ĝin de tempo al tempo kaj ĝi ne estas grava problemo. Kelkaj homoj ankaŭ simple ignoras ĝin entute kaj ili ankoraŭ estas kompreneblaj.

音声

コメント

Neil Roberts Neil Roberts (0) 2013/06/08に投稿

Ups, mi diris ‘subjekton’ anstataŭ ‘objekton’. Pardonon.
0

Ŝajnas, ke vi jam scias, kiam uzi la n-finaĵon.

音声

コメント

ここにあなたの回答を入力

この質問をシェアする